Bonan tagon Priskribo Prezaro

Kalendaro

Farado Situo Ligoj Retadreso

Ferio-loĝejo kun bonodoro de ligno

Konforto "Gîte de France": 3 spikoj Markonomo PANDA
Enhaveco : 5/7 personoj

Senkosta reta konektaĵo per kablo

privata ekstera spaco

Kvankam ĝi okupas la spacon de iam subtegmentejo, la loĝejo estas atingebla senŝtupare kaj estas ununivela kun sendependa enirejo.
Jesja, la farmdomo estas konstruita sur la flanko de la montaro, ĉe alteco de 650 m.
Ekde la loĝejo vi ĝuos belegan panoramon.
Vi profitos privatan eksteran spacon kun ligna tablo kaj benko.

La domo malfermiĝas al la naturo, la infanoj kaj vi mem elprofitos la tutan montaron !

Tie neniu aŭto veturas, ni troviĝas fine de la vojo !

la salono>

la kuirejo

la suda cxambro the norda cxambro
Salono kun vitra fenestrego, ludoj, libroj, televido,  seĝo por bebo.

En la kuirejo troviĝas gazforno, fridujo, aersuĉa kamenkapuĉo…

La suda ĉambro kun tri unupersonaj litoj ; unu estas transformebla al dupersona.

La norda ĉambro kun dupersona lito kun plumono kaj lito por bebo.


Vi ankaŭ havos banĉambron, agrable varman, kun bankuvo kaj lavmaŝino.

Ni ne povas akcepti bestojn.

pagxalto