quoifaire
Bonan tagon

Priskribo

Prezaro

Kalendaro

Farado

Situo

Ligoj Retadreso

Rimarkinda medio …

Dank'al la kvalito de sia medio, la ferio-loĝejo ricevis la markonomon "Ĝîte Panda fare de WWF, la unua monda organizo por protekto de la naturo.

La loĝejo disponigas multnombrajn eblecojn por observi kaj koni la flaŭron kaj la faŭnon.

Estas regristritaj 49 specoj da birdoj ; kapreoloj kaj cervinoj estas ofte observeblaj.


De tempo al tempo ankaŭ eblas malkovri vulpon aŭ melon, ĉamojn en apuda valo, kaj kun iom da bonŝanco, spuroj de feliso, ĉar linkoj ĉasadas en la regiono.

foto Pascal Gadroy

taŭga por promenadoj aŭ … nenifarado !

Viziteblecoj multas, laŭ via emo :

  • sekvi la vin-straton kaj viziti la pitoreskajn elzasajn vilaĝojn,

  • migradi laŭ multnombraj cirkvitoj ekde la ferio-loĝejo,

  • viziti la Muzeon de la WELCH-regiono aŭ la forĝistan muzeon en la vilaĝo Fréland,

  • viziti arĝento-minejon en Sainte-Marie-aux-Mines,

  • malkovri la naturan rezervejon de Gazon du Faing, sur la kresto de la Vogeza Montaro,

  • pasigi posttagmezon por malkovro de la metio de porlakta bovin-bredisto kaj de abelbredisto. La posttagmezon vi finos per riĉenhava manĝeto,

  • traviziti la salonojn de la belega fortikaĵa kastelo Haut-Koenigsbourg,

  • karesi la azeninon Myrtille kaj Silène, sia filino

  • vin bani en la naĝejo de Kaysersberg (je 8 km), golfludi en Ammerschwihr (je 16 km),

  • kapti trutojn ĉe la lageto de Fréland !!!

  • diskuti kun Mamyvonne, kiam vi iras aĉeti la Munster-fromaĝon, la montaro-fromaĝon aŭ la lakton ĉe la suba farmdomo,

  • viziti la grandajn urbojn kaj ties muzeojn : Colmar, Sélestat, Strasburgo, Mulhouse, Bazelo kaj Frajburgo,

  • sen forgesi la Kristnaskajn Foirojn kaj la skiadon dum la vintro (skiejoj je 15 km prolksimaj de la domo).

Ne forgesu kontakti la Office du tourisme de la vallée

trezorkofro
Du paroj da binokloj kaj multe da libroj pri la naturo kaj historio …

Postsekvante Zébulo-n,
la vir-abelon !

ZEBULO, la virabelo, ne plu trovas sian paĉjon !
Li ekserĉos lin tra la montaro.
Fine de sia longa migrado li malkovros ion teruran !!!

Signalizita itinero ekde la loĝejo ebligos al granduloj kaj malgranduloj fari tre belan migradon kaj, rikoltante indicojn, kompreni, kion ZEBULO malkovris …

pagxalto